tasko de la semajno - Aufgabe esperanto
- Details
- Zugriffe: 3687
tasko de la semajno
Aufgabe der Woche,exercice de maths de la semaine, math problem of the week, problema di matematica della settimana, सप्ताह के गणित समस्या, математическая задача недели, Ejercicio de matemáticas semanal, 今週の数学問題, בעיה מתמטית של השבוע, مشكلة الرياضيات الأسبوع, 这个周的数学问题, Haftanın matematik problemi, temporäre Problem vun der Woch, μαθηματικό πρόβλημα της εβδομάδας, math tatizo la wiki, 這個週的數學問題,
En ĉiu semajno vendrede aperas nova tasko sur tiu ĉi paĝo. La solvon vi sendu ĝis ĵaŭdo de la sekvonta samajno. La taskoj havas diversajn gardojn de malfacileco (blua: facila, ruĝa: pli kompleksa) kaj ĉiu havas valoron je 2 ĝis 12 poentoj, se vi plene respondos ĝin — skribi nur la solvon ne sufiĉas.
Unu serio enhavas 12 taskojn, post tiuj la venkintoj de la etapo estas fiksitaj. La akiritaj poentoj estas publikataj --> jen <-- Por ĉiu serio estas lotumado de tri libroj inter la partoprenintoj sur la rangoj 1 ĝis 10. La librojn disponas la libroservo Rattei el Kemnico. Proponoj pri novaj taskoj estas bonvenaj.
Solvojn sendu ĝis 22-a de Januaro 2026 al wochenaufgabe[at]schulmodell.eu aŭ wochenaufgabe[at]gmx.de
La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
--> angla versio <-- --> rusa <-- --> itala <-- --> franca <-- --> hispana <-- --> hungara <-- --> 中文/ĉna <-- --> greka <-- --> araba <-- --> germana <--
Serio 71
tasko 7
847. problemo

„La du desegnaĵoj plaĉas al mi“, diris Mike al Lisa. „Dankon. La kvinlatero kaj la seslatero estas regulaj kaj ĉiu latero estas 4 cm longa“, respondis Lisa.
„Certe oni povas bone vidi kiel la cirkloj estas konstruitaj, ĉu ne?“ „Jes, klare!“
Ĉu la impreso ĝustas ke ĉe la seslatero la areo de ĉiuj videblaj blankaj areoj estas duoble granda kompare al la ruĝa areo en le centro? 6 bluaj poentoj
Kiom procentoj de de la ruĝa cirklo estas kovritaj per la bluaj cirkloj en la kvinlatero? 6 ruĝaj poentoj

La limtago por sendi viajn solvojn estas la 22-a de Januaro 2026. La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
-> simbolenigmo — en ĉiu semajno nova, kun pritaksado <--
Alia maniero por sendi solvon: --> jen <-- . Bonvolu skribi en la formularon vian kompletan nomon por ricevi la poentojn. Se vi volas aŭtomate ricevi la taskojn, vi povas ilin aboni:
--> jen aboni la semajnan taskon (per retletero) <-- .
Aktuale ĉirkaŭ 2000 personoj kaj organizoj abonas la taskon.
QR-Code:

