tasko de la semajno - Aufgabe esperanto
- Details
- Zugriffe: 4212
tasko de la semajno
Aufgabe der Woche,exercice de maths de la semaine, math problem of the week, problema di matematica della settimana, सप्ताह के गणित समस्या, математическая задача недели, Ejercicio de matemáticas semanal, 今週の数学問題, בעיה מתמטית של השבוע, مشكلة الرياضيات الأسبوع, 这个周的数学问题, Haftanın matematik problemi, temporäre Problem vun der Woch, μαθηματικό πρόβλημα της εβδομάδας, math tatizo la wiki, 這個週的數學問題,
En ĉiu semajno vendrede aperas nova tasko sur tiu ĉi paĝo. La solvon vi sendu ĝis ĵaŭdo de la sekvonta samajno. La taskoj havas diversajn gardojn de malfacileco (blua: facila, ruĝa: pli kompleksa) kaj ĉiu havas valoron je 2 ĝis 12 poentoj, se vi plene respondos ĝin — skribi nur la solvon ne sufiĉas.
Unu serio enhavas 12 taskojn, post tiuj la venkintoj de la etapo estas fiksitaj. La akiritaj poentoj estas publikataj --> jen <-- Por ĉiu serio estas lotumado de tri libroj inter la partoprenintoj sur la rangoj 1 ĝis 10. La librojn disponas la libroservo Rattei el Kemnico. Proponoj pri novaj taskoj estas bonvenaj.
Solvojn sendu ĝis 6-a de aŭgusto 2026 al wochenaufgabe[at]schulmodell.eu aŭ wochenaufgabe[at]gmx.de
La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
--> angla versio <-- --> rusa <-- --> itala <-- --> franca <-- --> hispana <-- --> hungara <-- --> 中文/ĉna <-- --> greka <-- --> araba <-- --> germana <-- --> dana <--
Serio 73
tasko 2
867. problemo
tasko 867

„Mi ankoraŭfoje rigardis la pasintan taskon“, diris Lisa al Mike. „Tie oni povas kalkuli multe pli.“
La streko XY estas 2 cm longa. La linio tra M, E kaj F estas mezaortanta de la streko XY. La punkto E havas la distancon 4 cm de M. La cirkla arko tra la punktoj C kaj D havas rasiuson de 16 cmkaj tuŝas la strekon AB, kiu estas paralela al XY.
Kiom granda estu la distanco de la punkto F de M, por ke la streko KH estu 1 centimetron longa? – 5 bluaj poentoj.
Uzu la rezultojn el la tasko 866 por kalkuli la perimetron kaj la areon de la kvarlatero ABCD. – 5 ruĝaj poentoj
La limtago por sendi viajn solvojn estas la 6-a de aŭgusto 2026. La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
-> simbolenigmo — en ĉiu semajno nova, kun pritaksado <--
Alia maniero por sendi solvon: --> jen <-- . Bonvolu skribi en la formularon vian kompletan nomon por ricevi la poentojn. Se vi volas aŭtomate ricevi la taskojn, vi povas ilin aboni:
--> jen aboni la semajnan taskon (per retletero) <-- .
Aktuale ĉirkaŭ 2000 personoj kaj organizoj abonas la taskon.
QR-Code:

